domingo, 24 de janeiro de 2010

MANGAA CECILIA



Klaku sur desegno por grandigi ĝin.



Alvenos novaĵon ! Kiu vizitis bildstriojn de Cecilia jam scias ke tuj ni havos bildstriojn de Cecilia en magaa formo, mi devas aldoni ke aktuala formato de Cecilia ne malaperos, do ne zorgu . Tio nova desegno alportos Cecilia iomete maljuna ŝi aĝos 16 jaroj, kaj ŝiaj geamikoj ankaŭ estos maljunaj, vi ankaŭ trovos novajn geamikojn. Ĉi tiu projekto ankoraŭ ne havas daton por komenci, tuj mi havus daton mi informos la legantojn. Mangaa Cecilia presentos historiojn kun kreskula kaj malfacilajn temojn, mi esperas celi aĝoj de 16 ĝis 99 jaroj, projekto ankoraŭ estas en konstruo, tamen mi pensas ke historioj estos pli granda, kun 2,3 ĝis 5 paĝoj.

Annuŝka

quarta-feira, 6 de janeiro de 2010

INTERVJUO KUN NADJA AMANDA 01



Mi estas en Belgio, en urbo de "Mons", por intervjui Amanda-n, nia intervjuo okazas antaŭ ŝia komputilo, en alia flanko de komputilo, en Sanpaŭlo, Brazilo estas Brigitte kiu ankaŭ partoprenos de intervjuo, mi komencas intervjuon demandante kiel Amanda konis Esperanton kaj se ŝi reale parolas Esperanton.

INTERVJUO KUN NADJA AMANDA 02



Amanda: Certe ! Precize kiel vi kaj mi konversacias en la angla. En Esperanto mi parolas pli rapide ol ni nun faras.
Annuŝka: Ĉu vi povas paroli en Esperanto pri iu ajn temo ?
Amanda: Certe eĉ pri filozofio. (ridoj) Kiam mi estis en Brazilo lasta jaro, serĉante pri la Spirita doktrino, mi diskutis pri filozofio kun emerita spiritisto kaj profesoro de filozofio, ni parolis multe pri sento de vivo.
Annuŝka: Ĉu vi pensas ke Esperanto havas sufiĉan vortstokon por paroli pri tiaj temoj ?
Amanda: Jes ! Same kiel la angla. Nur en iuj tre teĥnikaj kampoj de iuj sciencoj mankas bezonataj terminoj. Tamen en tiuj kampoj ekzistas internaciaj vortoj, plejparte el la latina aŭ la greka, kaj oni facile povas esperantigi tiujn. Por ni esperantistoj estas tre ofta sperto komuniki en nia lingvo same flue kiel en la denaska temo. Mi amas Esperanton sed mi 6 aĝa knabino ne povas konvinki homojn ke ili devas tuj lerni Esperanton por savi la mondon. Tamen mi certe deziras ke ĉio homo komprenu ke Esperanto estas internacia lingvo kiun oni povas lerni en monatoj da studado, kaj ke almenaŭ centmiloj da homoj parolas flue per ĝi pri ĉiu kutima temo. Anstataŭ konvinki neesperantistojn ke nia lingvo estas perfekta kaj parolinda lingvo kiun ĉiu devas tuj studi, ni penu konvinki ilin ke la lingvo ekzistas kaj ke multege de homoj, lerninte ĝin en kelkaj monatoj jam nun parolas per ĝi tre flue kaj plene pri ĉiu kutima temo.
Annuŝka: kiel vi konis Esperanton ?
Amanda: Mi lernis Esperanton kune kun la franca kaj la angla, lingvoj parolitaj en mia hejmo; Esperanto ĝis nun estas parolita inter parencaro kaj esperantistoj.

INTERVJUO KUN NADJA AMANDA 03



Nun Brigitte per komputilo, faros kelkajn deamandojn al vi.
Brigitte: Mi estas impresita kun via facileco pri paroli Esperanton, ĉu vi havis specialan metodon por lerni Esperanton ?
Amanda: Vi estas tre ĝentila ! Tiu estas bona demando, kaj malfacila respondi, mi provos. Motivo de ĉi tiu intervjuo estas ekspliki kial Nubja inspiriĝis je mi por krei rolulino Cecilia. Nubja babilis kun mi pro plibone koni min, kaj dum nia babilado mi rakontis al ŝi ke mi havis nevideblajn amikojn, kaj mi multe babilis kun ili, rolulino Cecilia ankaŭ havas nevideblajn amikinojn; kiu legas nian bildstriojn certe konas Sofia (spirito), la mentorino de Cecilia. Mia preskaŭ bona Esperanto venas de instruoj de tiuj nevideblaj amikoj.
Brigitte: Ĉu vi ne timas ke personoj pensi vi mensogas ?
Amanda: Je komenco jes, sed propra spiritoj instruis min kiel labori nekredulojn, mi ankaŭ estis malpacientema, mi tuj volis provi ke mi diris la veron, do mi petis spiriton diri al mi iun sekreton de nekredulo, tial mi povus provi mi diris veron, tamen ne ĉiuj spiritoj ŝatas tion, mi lernis ke la spiritoj ne estas niaj sklavoj kaj ne estas ĉi tie por labori por ni.
Brigitte: Kio vi unue konis, Esperanton aŭ Spiritismon ?
Amanda: Spiritismo . Malgraŭ mia 6 aĝa, kaj knabina fizika korpo, mi estas tro maljuna spirito. la pli malnova enkarniĝo kiu Dio permesas al mi memori estas de epoko de Jesuo, do kiel spirito mi aĝas pli ol 2000 jarojn ! (ridoj)
Brigitte: Mi kore dankas vin por la intervjuo, Annuŝka finos ĝin ĝis !
Amanda: ĝis
Annuŝka: Ĉu vi vizitis Brazilon nur por studi pri spiritismo ?
Amanda: Jes ! Estis konsilo de miaj spiritoj mentoroj. Spiritismo naskiĝis en Francio, kun fenomenoj de dancaj tabloj, kiu logis atenton de Hippolyte León Denizard Rivail (Allan Kardec) kiu ekstudis ĝin. tamen Spiritsmo plibone kreskis en Brazilo, dank'al Francisco Cândido Xavier. (Chico Xavier )
Annuŝka: Amanda, ni dankas vin por la intervjuo.
Amanda: Ne dankinde, la intervjuo estis amuza. Ĝis !

terça-feira, 5 de janeiro de 2010

Amanda



Tuj vi legos intervuon kun knabineto Amanda . Ne perdu !