quarta-feira, 6 de janeiro de 2010

INTERVJUO KUN NADJA AMANDA 02



Amanda: Certe ! Precize kiel vi kaj mi konversacias en la angla. En Esperanto mi parolas pli rapide ol ni nun faras.
Annuŝka: Ĉu vi povas paroli en Esperanto pri iu ajn temo ?
Amanda: Certe eĉ pri filozofio. (ridoj) Kiam mi estis en Brazilo lasta jaro, serĉante pri la Spirita doktrino, mi diskutis pri filozofio kun emerita spiritisto kaj profesoro de filozofio, ni parolis multe pri sento de vivo.
Annuŝka: Ĉu vi pensas ke Esperanto havas sufiĉan vortstokon por paroli pri tiaj temoj ?
Amanda: Jes ! Same kiel la angla. Nur en iuj tre teĥnikaj kampoj de iuj sciencoj mankas bezonataj terminoj. Tamen en tiuj kampoj ekzistas internaciaj vortoj, plejparte el la latina aŭ la greka, kaj oni facile povas esperantigi tiujn. Por ni esperantistoj estas tre ofta sperto komuniki en nia lingvo same flue kiel en la denaska temo. Mi amas Esperanton sed mi 6 aĝa knabino ne povas konvinki homojn ke ili devas tuj lerni Esperanton por savi la mondon. Tamen mi certe deziras ke ĉio homo komprenu ke Esperanto estas internacia lingvo kiun oni povas lerni en monatoj da studado, kaj ke almenaŭ centmiloj da homoj parolas flue per ĝi pri ĉiu kutima temo. Anstataŭ konvinki neesperantistojn ke nia lingvo estas perfekta kaj parolinda lingvo kiun ĉiu devas tuj studi, ni penu konvinki ilin ke la lingvo ekzistas kaj ke multege de homoj, lerninte ĝin en kelkaj monatoj jam nun parolas per ĝi tre flue kaj plene pri ĉiu kutima temo.
Annuŝka: kiel vi konis Esperanton ?
Amanda: Mi lernis Esperanton kune kun la franca kaj la angla, lingvoj parolitaj en mia hejmo; Esperanto ĝis nun estas parolita inter parencaro kaj esperantistoj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário